Ligna E-Biciklo La berlina kompanio Aceteam kreis la unuan lignan e-biciklon, la tasko estis konstrui ĝin en ekologia maniero. La serĉado de kompetenta kunlabora partnero sukcesis kun la Fakultato pri Ligno-Scienco kaj Teknologio de la Universitato Eberswalde por Daŭripova Disvolviĝo. La ideo de Matthias Broda fariĝis realaĵo, kombinante CNC-teknologion kaj scion pri lignomaterialo, la ligna E-Biciklo naskiĝis.